Usono: Esperantistoj renovigas la retpagxaron de ELNA
Antaŭ jaro, oni petis ke mi proponu min kiel vicprezidanto de la Esperanto Ligo de Norda Ameriko (ELNA) kaj mi akceptis. Kiam mi rigardis la bezonojn de ELNA, mi decidis ke la plej granda bezono verŝajne estis la retpaĝaro. Oni konstruis ĝin preskaŭ dek jaroj antaŭe. Tiam, ĝi aspektis sufiĉe moda kaj dum kelkaj jaroj, oni sufiĉe zorge pligrandigis kaj plibonigis ĝin. Poste, ĝi komencis putri. Dum la pastintaj kelkaj jaroj, neniu vere subtenis ĝin. Oni sendadus petojn al la komisiito pri la retpaĝaro kaj ricevus nenian respondon. Mi volontulis respondeci pri la konstruado de nova paĝaro kaj ĉe la 2005 Landa Kongreso oni elektis min kiel vicprezidanto kaj oficialigis min kiel komisiito pri la retpaĝaro. Mi sendis peton al oni por helpi min novigi kaj redesegni la paĝaron.
Teamo de aliaj homoj respondis al mia voko -- mi pensas pri ili kiel aro da superhomoj: Philip "bradipo" BREWER (mia frato, verkisto, kaj iama redaktoro de Esperanto-USA); Phil DORCAS (prezidanto de ELNA kaj giganto); Tracy HUBER (lignolaboristo kaj komputila novulo); d-ro Fred MEYERS (fama fizikisto kaj longtempa esperantisto); Anderson "nehundo" MILLS (doktora studento, dancisto, kaj stelulo de la Aŭstina esperanta movado); William "ailanto" PATTERSON (retmastro, kontrolisto, kaj esperantisto ekserordinara); d-ro Robert READ (genia sciencisto kaj bona patro); Chuck "amuzulo" SMITH (juna sperta komputilisto kiu forgesis ke li estus en Germanio); Jacob "kvarko" SCHWARTZ (genia komputilisto kaj organizanto); David WOLFF (pasinta prezidanto de ELNA kaj luphomo); kaj multaj aliaj.
Ni unue diskutis la aferojn epoŝte. Ni unue faris decidojn pri la organizado de la novaj paĝoj. Ni decidis pri la roloj de bazaj paĝoj kaj imagis ligojn al ili je la maldekstra flanko. Ĉe la supro, ni imagis ligojn por diversaj aroj da homoj: lernantoj, membroj, junuloj, aktivuloj, ktp. Kaj ni komencis la laboron redakti la paĝojn per vikio. Multaj el la paĝoj estis verkitaj originale por presitaj materialoj. Tiaj aferoj often devas esti memstaraj: devas havi enkondukojn al Esperanto, kiel kontakti la organizaĵon, ktp. Por la reto, oni uzis unu paĝon por ĉiu rolo, kaj simple ligas al tiu paĝo kiam vi indiki certan informon.
Ni ankaŭ konsentis ke finfine ni elektu uzi iun "Content Management System" (CMS -- kiun mi tradukus kiel "Enhavan Mantenan Sistemon"). Tiaj sistemoj ofertas multajn servojn, simpligas la aldonon kaj redaktadon de paĝoj, kaj faciligas ke multaj homoj partoprenu je la subtenon de la retpaĝaro. D-ro READ proponis "Drupal", tre populara kaj forta CMS. Mi timis ke la ŝanĝo al CMS bezonus sufiĉe longe ke ni devus atingi ĝin en du paŝoj: mi proponis ke mi povus rapide konstruu pli belan retpaĝaron el simplaj HTML paĝoj por anstataŭigi la malnovan ĝis ni estis preta fari la grandan laboron por ŝanĝi al CMS. Pro diversaj kialoj, tio ne okazis -- plejparte pro tio ke estis pli da laboro ol unu homo povus fari sole, do ĉi aŭtune d-ro READ proponis loka-reta (LR) festo ĉe lia domo dum januaro por kune fari la transprenon de la malnovajn paĝojn. Kaj mi konsentis ke, se ni havas tiun unu momenton por fari la laboro, ni ekuzu CMS -- kaj ni elektis Drupal.
En la monatoj antaŭ la LR festo, ni faris la teknikan laboron necesan por starigi la sistemon. Mi instalis la softvaron, akordigis la servilon, kaj redesegnis la "temon" (la paĝaranĝon, koloroj, bildetoj, ktp.) por ke ĝi taŭgu por niaj celoj. Mi ankaŭ faris kelkajn ŝanĝojn al la Drupala sistemo mem, por ke ĝi akordu pli proksime al kiun ni imagis. Kiam la sistemo ekfunkciis, d-ro READ kaj mi komencis la transprenon de paĝoj kaj komencis reklami la paĝojn kaj la feston al pli kaj pli granda grupo da homoj.
La loka-reta festo komencis je la 6-a de januaro, 2006. Kelkaj flugis al Aŭstin, Texas, aliaj veturis per aŭto. En la subetaĝo de lia domo, d-ro READ konstruis komputilreton kaj oni ligis la komputilojn al la reto. Mi kunportis makintoŝon kaj linuksan komputilon. Kelkaj havis porteblajn komputilojn, aliaj alportis siajn grandajn skatolojn kaj ekranojn. Kaj mi kaj nehundo alportis sen-dratajn bazstaciojn. Kaj ni komencis labori.
Dum la tuta semajnfino, ni prenis malnovajn paĝojn de la retpaĝaro, redaktis ilin, kaj enmetis ilin en la nova sistemo. Ni havis kelkajn longajn diskutojn pri solvendaj problemoj kaj estontecaj demandoj. Ni ankaŭ faris diversajn aliajn taskojn: ekzemple ni registris vidaĵojn por reklamojn pri esperanto per videokamerao kaj parolis pri aliaj diversaj projektoj por antaŭenigi Esperanton en usono kaj tra la mondo. Ni ankaŭ trinkis bieron, manĝis italan pasteĉon, kaj spektis la filmon Blade III (kiu uzas Esperanton diversmaniere).
Ni aldonis kelkajn dinamikajn aspektojn: cxe la unua paĝo estas diversaj bildoj el kiu unu estas hazarde elektita por aperi. Ankaŭ je la dekstra flanko estas le kvin plej novaj bildoj ĉe la retloko "Flickr" en la grupo "Esperantujo". Flickr estas nova, provizora servo, kiun Yahoo aĉetis antaŭ kelkaj monatoj kiuj provas helpi ke oni trovu homojn kun similaj interesoj. Ĝi estas teknike profesia servo, estas senkosta (por ĝis 20MB de bildoj ĉiumonate), kaj estas multaj diversaj manieroj interagi kun la servo de teknika flanko (kaj por aldoni kaj por serĉi kaj vidi bildojn). Vi povas indiki pri kio temas bildojn kaj facile trovis similajn bildojn de aliaj homo. Ankaŭ eblas starigi grupojn de bildoj kun similaj temo (ekz "Esperantujo"). Estas 19 homoj kiuj apartenas al la grupo nun, kaj espereble pli aniĝos. Dum Flickr restos provizora, oni ne tradukos la interfacon al aliaj lingvoj, sed post kiam ĝi atingos la unua finitaj version, oni promesas ke aliaj lingvoj eblos. Ĝis tiam, min plaĉas ke esperantlingvaj kaj esperanttemaj bildoj videblas kunekun la aliaj miloj da bildoj kiun oni vidas.
Dum la fina posttagmezo, ni finis nian laboron je la retpaĝaro. Ni kontrolis la paĝojn por eraroj kaj verkis artikolojn kiuj aperos ĉe la unua paĝo dum kelkaj semajnoj (se nenio alia montriĝas). Estos, kompreneble, multege da aferoj ankoraŭ farindaj -- multaj teknikaj problemoj por mi, pri la aspekto kaj funkciado. Ni ankoraŭ devas ŝanĝi la adreson por la nova retpaĝaro anstataŭigu la malnovan. Ankaŭ por la estraro restas diversajn demandojn pri politiko. Nun, tiujn homojn, kiujn ni indikas kiel "membro" rajtas afiŝi paĝojn kaj skribi propran blogon, dum aliaj ne. Sed kiu rajtu uzi la retpaĝaron kaj por kio? Kiu ricevu kiajn privilegojn? Kiam membroj ricevu privilegiojn kaj kiam forprenu se oni ne plu membriĝas? ktp. Sed ekde nun ELNA havas pli bonan, profesian, kaj modernan aspekton por la mondo.
Nova, moda, alloga retpaĝaro verŝajne nun estas la plej grava vizaĝo kiun organizaĵo montras al la mondo. Nun ni povos publikigi nian adreson sen zorgi ke ĝi forpuŝas al oni. Plue, ni jam ĉi semajnfine bone instruis al 7 aŭ 8 homojn pri kiel bone regi la sistemon tiel ke la tuta afero ne devos resti nur sur la ŝultroj de unu aŭ du homoj. Kaj ni komencas plani por la estonteco: unu projekto finiĝas kaj ni rigardas al la estonteco. Kiu nun estas la plej grava problemo? Ne probleme! Estas neniu kiun niaj superhomoj ne povas fari!