Lastajare (antaŭ ol mi fariĝis estrarano), la estraro debatis nomŝanĝon de la Esperanto Ligo de Norda Ameriko: ELNA. Mi ne ĉion scias pri la tuta historio de la nomo de ELNA. ELNA kreiĝis dum malfeliĉa ĉapitro de la usona-movada historio. Antaŭe ekzistis la Esperanto Asocio de Norda Ameriko (EANA), sed la estro, George Alan Connor, ektimis komunistojn (kaj ankaŭ, verŝajne la tiaman kontraŭkomunistan movadon en usono) kaj komencis persekuti grupojn el la membraro. En tiu epoko, li rifuzis disdoni adresliston al la membroj, do ili eĉ apenaŭ povis komuniki krom per la novaĵletero (kiun li plene regis, kompreneble). Laŭ mia kompreno, oni starigis ELNA kiel respondo al la divido en la movado kiun faris plejparte Connor kaj rapide la plejmulto el la antaŭa membraro transprenis de EANA al ELNA. EANA ekzistis sur papero dum kelkaj jaroj, sed finfine malaperis.

Verŝajne ekde ĉiam estis plendoj pri la nomo. La plej serioza lastatempe estas ke ĝi temas "Nordan Amerikon", kvankam ekzistas landaj asocioj en Kanado kaj Meksikio. Foje mi aŭdas ke oni elektis tiun nomon ĉar oni imagis tempon kiam ELNA estu la asocio por la tuta kontinento. Povas esti ke oni elektis ĝin pro tio ke ĝi devenas plimalpli rekte de EANA kiu ankaŭ havis Norda Ameriko en la nomo. La fakto estas ke ELNA estas asocio por usono kaj ne por la aliaj landoj. Kvankam ĉiuj deziras pli proksimajn rilatojn inter la landaj asocioj de la kontinento, estas neniaj planoj aŭ eĉ revoj ke ili iel merĝiĝu aŭ unuiĝu. Sed la fakto ke la nomo entenas la vortojn "Norda Ameriko" allogas multajn demandojn kaj la dungitoj de ELNA diras ke ili elspezas multan tempon por respondi al la demandoj. La aliaj plendoj pri la nomo plejparte temas pri tio ke la vorto "ELNA" signifas nenion al eksteruloj kaj ne estas eĉ belsona. Lastatempa plendo estas ke se oni serĉas "ELNA" sur la reto, oni trovas diversajn firmaojn (pri elektronikaĵoj kaj kudriloj) kaj eble nur malfacile trovos la ĝustan retpaĝaron.

Ĉe la Landa Kongreso en 2005, oni havis komplikan balotadon en kiu oni balotis ĉu oni ŝanĝu la nomon kaj al kio. Kiam oni kalkulis la balotojn kaj diskutis la rezultojn, la volo de la membraro ŝajne estis ke, Jes oni ŝanĝu la nomon kaj ke "Esperanto-USA" estu la elekto -- ĝi estos same kaj en Esperanto kaj en la angla. Por ŝanĝi la nomon, tamen, necesas ŝanĝi la statuton. Por ŝanĝi la statuton bezonas ke du-trionoj el la balotoj favoru la ŝanĝon. La LK-decido estis ke ĉe la venontjara kongreso oni esploru la demandon "Ĉu ELNA ŝanĝu la nomon al Esperanto-USA?" Se du-trionojn balotos por tiu demando, la nomo ŝanĝiĝos. La 2006 Landa Kongreso okazos je 21 - 24 de julio en NovJorkUrbo.

Kiam oni komencis publikan diskuton pri la nomŝanĝo mi kontraŭstaris la ideon. Ŝanĝi la nomon bezonas multan tempon: ni jam elspezis preskaŭ du jarojn diskutante inter ni. Post kiam oni finfine ŝanĝus la nomon, verŝajne estus eĉ plua jaro dum kiam oni devas renovigi ĉiujn dokumentojn kaj retpaĝojn. Kaj por kio? La problemojn kiujn ELNA spertas plejparte ne temas pri la nomo. Laŭ mi, kiam la boato eksinkas, oni ne malŝparu tempon por diskutu kion oni repentru sur la nomŝildon.

Samtempe, mi konsentas ke, se ni jam elspezis du jarojn diskutante la nomon, mi subtenos "Esperanto-USA". Tio ja solvas ĉiujn plendojn pri la nomo. La retejo jam nomiĝas tiel. Kaj eble post jaro, la tuta organizaĵo povas atenti la plej gravajn problemojn inter ni kaj la ekstera mondo kaj solvi ilin, anstataŭ ol simple babili inter ni pri niaj klubecaj aferoj.