Estimataj instruistoj, diligentaj kunordigantoj, bonkoraj studentoj, kuragxaj komencantoj kaj miaj karaj gesinjoroj de la Esperanto Societo de Nov-Anglio. Mi deziras al vi cxiuj Bonvenon al la unua akcepto de la Esperanto Societo de Nov-Anglio por la Nord-Amerika Somera Kursaro. Nome de la Societo, mi volas esprimi ke ni tre gxojas ke vi estas cxi tie por studi la internacian lingvon Esperanto.
Je la 15-a de Junio, mi farigxis la Prezidanto de la Esperanto Societo de Nov-Anglio -- ESNE. Pri la historio de ESNE, mi fakte scias malmulte. Ekde kiam mi alvenis en 1996, ESNE sxajnis stagni, sen produkti ian veran aktivon. Kie estis Esperantaj sukcesoj, ili estis lokaj. Jen Sally Lawton, kiu instruas lokan grupon en Northampton je merkredoj. Jen David Wolff, kiu organizas lokan grupon kun itala pastecxo. Kaj jen Jacob Schwartz, kiu kunordigas semajnajn kaj monatajn kuvenojn en Cambridge kaj preskaux sole organizis la jaran kunvenon de la Esperanto Ligo de Norda Ameriko. Bis por Jacob! Dum la pasintaj kelkaj jaroj, mi iomete gratis la kapon, pensante kion ESNE faru por produkti konkretajn agojn por antauxenigi Esperanton. Kaj finfine mi nun kredas ke mi havas solvon.
ESNE farigxu aro de lokaj grupoj -- `filioj de ESNE' -- kaj subtenu la disvolvigxon de novaj filioj. Jam konsentis Sally, David, kaj Jakobo ke ili pripensu siajn lokajn grupojn kiel `Filioj de ESNE'. Konstruante sur iliaj sukcesoj, ni povas krei rimedojn por helpi izolitajn esperantistojn krei filiojn en siaj komunumoj. Rimedoj, incluzive reklamoj kaj ajxoj por helpi disvastigi Esperanto, kiel cxi kartetoj kiujn mi cirkulos. Kaj novan refaritan ttt-ejon kiu provizas informojn pri `lokaj filioj'. Kaj nun ni verkas artikolojn kaj helpmaterialon pri kiel fondi kaj gvidi lokajn grupojn. Kaj mi kalkulas je VI, Sally. Kaj VI, David. Kaj VI, Jacob, por helpi nin ekigi cxi novajn filiojn.
Kiam mi pripensas pri miaj propraj spertoj kiel esperantisto, cxiam estis la loka group kiu plenumis la plej gravan rolon por me. Kiam mi translokigxis al Kalamazoo, tie estis bonega loka grupo kiu vere daurigis mian intereson pri Esperanto kaj igis min praktiki cxiusemajne. Se ni povas helpi niajn izolitajn membrojn ekfondi lokajn groupojn -- ecx se ili sukcesas allogi nur unu alian homon kiu eklernas Esperanton, ni preskaux duobligos la numeron de esperantistoj trans la regiono.
Ni jam faris la unuajn pasxojn. ESNE nun faras kion gxi povas kiel organizajxo. Nun ni bezonas ke la membroj starigxu kaj faru ke cxio cxi okazu. Mi kredas ke ni povas fari gxin kaj kiam gxi okazas, ni vidos renaskigxon de Esperantan aktivon en Nov-Anglio.
Dankon.
--
Esteemed instructors, diligent coordinators, good-hearted students, brave beginners, and ladies and gentlemen of the Esperanto Society of New England. I would like to wish you all welcome to the first Reception by the Esperanto Society of New England for the North American Summer Courses. In the name of the Society, I would like to express our great joy to have you here studying the international language Esperanto.
On June 15th, I became the President of the Esperanto Society of New England -- ESNE. I frankly don't know a lot about the history of ESNE. Since I arrived in 1996, ESNE has seemed to stagnate, producing little real action. Where there have been Esperanto successes, they have been local. There's Sally Lawton, who teaches Esperanto in Northampton on Wednesdays. There's David Wolff, who organizes a local group over pizza on Tuesdays. And there's Jacob Schwartz, who has coordinated weekly and monthly meetings in Cambridge and almost single-handedly pulled off the annual convention of the Esperanto League for North America. Let's hear it for Jacob! For several years, I've been scratching my head and thinking about what ESNE might do to produce concrete action, and I think I've got the answer.
ESNE can support the development of local chapters. I have gotten the agreement of Sally, David, and Jacob that they begin to think of their local groups as "Chapters of ESNE". Building on their successes, we can develop resources to help other Esperantists across the region build chapters in their communities. Resources, including promotional materials, like these cards I'll pass around. And a redesigned website that provides information about local groups. And now we're starting to build documentation on how to make a local group work well. And I'm counting on YOU, Sally. And YOU, David. And YOU, Jacob, to help us get these other local groups started.
When I think back on my own experience as an Esperantist, it was the local community that always made the biggest difference to me. When I moved to Kalamazoo, there was a local group that really sustained my interest in Esperanto and gave me an excuse to practice every week. If we can get our isolated members of ESNE to go out and try to set up a local group -- even if they only get one other person to start learning Esperanto, we could practically double the number of Esperantists across the region.
We've taken the first few steps. ESNE is doing what it can as an organization. Now we need the members to step up and make this a reality. I believe we can do it and when we do, we'll see a rebirth of Esperanto activity across New England.
Thank you.