Estimataj instruistoj, diligentaj kunordigantoj, bonkoraj studentoj, kuraĝaj komencantoj kaj miaj karaj gesinjoroj de la Esperanto Societo de Nov-Anglio. Mi deziras al vi ĉiuj Bonvenon al la tria jara akcepto de la Esperanto Societo de Nov-Anglio por la Nord-Amerika Somera Kursaro. Nome de la Societo, mi volas esprimi ke ni tre ĝojas ke vi estas ĉi tie por studi Esperanton -- la internacia lingvo.
Tiu ĉi jaro estas la 25a datreveno de la fondiĝo de nia kara societo, la Esperanto-Societo de Nov-Anglio. Esperanto venis treege frue al Bostono -- unu el la plej fruaj Esperanto-societoj en Usono oni fondis en Bostono en 1905. Pri ĝi, ni scias malmulte -- preskaŭ ĉiuj dokumentoj pri ĝi malaperis dum la longaj jaroj. Bedauxrinde gxi iam forvelkis. Tra tuta usono, la rakonto similas: pli ol duono el la Esperanto-organizaĵoj en usono aĝas malpli ol dek jaroj kaj inter ili la plejmulton ankoraux gvidas la fondinto. Ŝajnas esti tre malfacila starigi longdaŭran, stabilan Esperanto-organizaĵon.
En 1981, kiam kelkaj junaj homoj kune aktiviĝis, oni starigis novan organizaĵon por fokusi sian intereson. Unue, ĝi estis klubo de nur Bostonanoj, sed post kelkaj jaroj, ili celis la tutan Nov-Anglion. Tiam, inter la aktivuloj kelkaj starigis familiojn, kelkaj translokiĝis aŭ interesiĝis pri aliaj aferoj, kaj la organizaĵo ekdormetis. Foje, ESNE preskaŭ malestiĝis. Sed ĉiam troviĝis iu nova gvidanto kiu faris la necesan laboron por ke la organizaĵo pluvivu: foje tre aktive, foje iom kiel sorĉita kadavro, sed ĝi restas viva. Tio estas kutima ŝablono por lokaj grupoj kaj tial ili malofte dumlonge daŭras.
Fakte, la organizaĵo mem ne bezonas multan laboron, tamen la plej necesa laboro por ke ĝi daŭriĝu oni malofte faras zorge: Tio estas la senĉesa devo kreskigi novajn gvidantojn. Oni ne povas atendi ke novaj gvidantoj aperos el la grundo kiel fungoj: oni devas varbi ilin. Kaj varti ilin. Kaj eduki kaj dresi ilin. Kaj dorloti ilin. Ju pli da homoj kiuj pretas gvidi, des pli verŝajnas ke la organizaĵo pluvivos.
Do, kiam ajn iu pretas gvidi, organizi, kaj akcepti iun respondecon, nepre danku ilin kaj faru kion ajn por helpi kaj subteni ilin.