Hodiaŭ, ni kunvenas por festi nian belan Esperanton kaj ĝia kreinto, aŭ kiel li preferis, iniciatinto, Ludoviko Lazaro Zamenhof. Kiam mi komencis organizi la Zamenhof feston, mi originale havis la ideon fari ŝtonan supon. Vi konas la rankonton, ĉu ne?
Soldato venas al urbeto en la kamparo. Kiam li serĉas ion por manĝi, la kamparuloj diras al li ke estas nenia manĝaĵo en la tuta urbeto. Li ĉiam bedaŭras ke la homoj havas nenion por manĝi kaj diras al ili ke li baldaŭ kuiros "ŝtonan supon" kaj invitas ilin venu kaj manĝu ĉe li. Li ekricevas malplenan grandan kaldronon kaj, dum oni rigardas, metas akvon en ĝi. Kun granda montro, li aldonas "specialan" ŝtonon kiun li havas kiu (laŭ liaj vortoj) donos al la supo specialege bonan guston. Dum la akvo bolas, li gustumas ĝin, ŝmacas la lipojn kaj parolas pri kiom bona ĝi estas kaj estos. "Sed unufoje," li diras. "Mi havis ŝtonan supon kun brasiko, kaj tio estis aparte bona." Tiam, unu el la kamparuloj konfesas ke li fakte havas brasikon kaj oni konvinkas lin aldoni. Fojon post fojo, la soldato parolas pli alia bona aldonaĵo, kaj alia homo konvinkiĝas aldoni tion, kion li havas. Ĉe la fino, la tuta urbeto kune kun la soldato, havas grandan feston kaj manĝas la ŝtonan supon, kiu, ĉe la fino enhavas ĉion bonan.
La ŝtono, kompreneble estas ordinara ŝtono. En multaj rakontoj oni volas aĉeti la miraklan ŝtonon, sed la soldato ĉiam rifuzas vendi. La leciono de la rakonto estas ke kiam ĉiuj kontribuas eĉ iomete, la tutaĵo estas pli ol la sumo de la individuaj partoj.
Sed dum mi tradukis la rakonton, mi komencis pripensi ĝin aliiel...
Juna homo, kiu nomiĝis Ludoviko, venas al urbeto en la kamparo. Kiam li serĉas ion por kunparolo, la kamparuloj diras al li ke estas nenion en la tuta urbeto. Li ĉiam bedaŭras ke la homoj ne povas kunparoli kaj klarigas al ili ke li baldaŭ preparos "universalan lingvon" kaj invitas ilin veni kaj lerni ĉe li. Li ekricevas malgrandan libron kaj, dum oni rigardas, komencas skribi vortojn en ĝi. Kun granda montro, li aldonas specialan vorton "ŝtono" kiun li ricevis de anglo, kiun, li diras "donos al la lingvo specialege bonan guston". Leginte, li diras, "ŝtono" , ŝmacas la lipojn kaj parolas pri kiom bona ĝi estas kaj estos. "Sed unufoje," li diras. "Mi havis lingvon kun brasiko, kaj tio estis aparte bona." Tiam, latina kamparuloj konfesas ke li fakte havas brasikon kaj oni konvinkas lin aldoni. "Alia fojo," Ludoviko diras. "Mi havis lingvon kun brasiko kaj kun viando" Tiam, franca kamparulo konfesas ke li fakte havas viandon kaj Ludoviko skribas ĝin. Fojon post fojon, li priparolas ion, kaj oni aldonas plusan vorton: la ruso aldonas kolbason, la italo, vermiĉelon, ktp.
Ĉe la fino, kompreneble, oni havas grandan feston kaj kune parolas senĉese -- kiel ni havas nun. Kaj la miraklan ŝtonon, Ludoviko ne forvendis -- li donacis ĝin, al ni ĉiuj.