Kion signifas por mi la finna venko? Interesa demando -- mi supozas ke temas pri tio ke la Monda Ekonomia Forumo nomumas Finlandon la plej konkurenca lando de la mondo dum la lastaj 3 jaroj... Ho! La "fina" venko! Pardonon!

Istvan Bierfaristo iam verkis hajkon (aŭ pli bone dirite "senrjon") kiun mi tre ŝatas:

Ho mia frato!
Esperantistoj kune...
Jam fina venko!

(Eĉ eblas aĉeti varojn kiuj aperigas tiun hajkon.)

Por mi la signifo estas ke, dum mi havas viglan, spritan, vivecan komunumon kiu uzas Esperanton, ja tio estu por mi fina venko. Kiam ajn tiuj, kun kiuj mi volas konatiĝi kaj interkomuniki ekuzu Esperanton, jam tio estas fina venko. Samkiel oni trovas sin en Esperantujo kiam ajn oni renkontas alian samideanon.

Mi supozas ke por la plejmulto da homoj, "fina venko" temas pri tio ke ĉiuj en la mondo devige studus Esperanton kiel dua lingvo. Aŭ pli bone ke ili ĉiuj "elektu" por si mem lerni Esperanton. Laŭ mi, oni ne povas atendi ke io tia iam okazu. Estas kiel atendi la revenon de vivanta dio en la mondo. Por ke tiu okazu, necesus ke la fundamenta ordo de la mondo estu ege malsama.

Mi ne elektus unu difinon pri "fina venko" super ĉiuj aliaj nur pro praktikaj celoj tamen. Mi vere kredas ke, des pli Esperanto restas ebleco -- ke ekzistas vera komunumo -- ĝi ja jam atingis aŭ ek superis ion ajn antaŭ videbla. Tio neniam antaŭe okazis pri alia artefarita lingvo, ke la lingvo vivis preter la vivo de la kreinto. Des pli longe ke Esperanto vivas -- ke ekzistas la ebleco de neutrala internacia lingvo -- ju pli longe restos la ebleco ke iu ŝanĝo en la ordo de la mondo povus okazi. Se Esperanto ekzistas kaj vivas je tiu momento, tiu ja estus ia venko, ĉu fina aŭ alia.

Laŭ mia penso, tial, ne estas io, kiun ni povus fari por atingi "finan venkon" (laŭ la difino de aliaj). Tio, kion ni povas fari, estas nur subteni, nutri, kaj kreskigi la Esperanto-komunumon por ke ĝi sane ekzistu ĉu iam okazos iu ŝanĝo de monda ordo kiu kondukos Esperanton al internacia lingvo por ĉiuj.

Iam mi aŭskultis d-ro p-ro TONKIN kiu prelegis pri Esperanto -- ke Esperanto pli sukcesas ol Ido ĉar Esperanto havis la "internan ideon" dum Ido temis nur iajn praktikajn celojn. Mi plejparte konsentaj je tio, sed kredas ke ni rekonu ke ni ne atakas nur ventmuelilojn. Ja estas gigantoj tie kaj ni ne sukcesos kontraŭ ilin kiom ajn ni batalos ilin. Ekzemple, se oni vizitos Pubmed, kie oni eldonas la resumojn de gravaj sciencaj artikoloj pri medicinaj (kaj vivsciencaj) aferoj, oni trovas proksimume 564842 artikolojn (kaj 38219 recenzojn) en la jaro 2005 en la angla lingvo. Kiom en Esperanto? Nulo. (Troviĝas 7623 en la Franca, 7283 en la germana, ktp). Imagu kiom da laboro necesus por ke ĉiujn el tiuj artikoloj oni aperigu en Esperanto. Aŭ eĉ nur resumojn. Mi dubas ke en la tuta Esperanto mondo oni povus trovi sufiĉan laboron por fari nur tion -- aŭ eĉ duonon da tio -- jare traduki nur resumojn de la gravaj sciencaj artikoloj el nur unu fako. La angla ja estas vera giganto kaj oni ne forgesu tion.

Samtempe, laũ mi Esperanto jam bone sukcesas -- tiu, kiu volas uzi ĝin trovas ĝin plene sukcesa. Oni povas lerni Esperanton facile kaj konatiĝi kun centoj da homoj tra la tuta mondo. Kiom pli ol tio oni povas atendi mi ne scias, malgraŭ ke iu granda ŝanĝo de la monda ordo okazu: ke usono detruas sin en terura nuklea katastrofo aŭ iu freneza prezidento elektiĝos kiu decidas ke li uzos ĉiom el la forto de usono por trudi al la tuta mondo ke ili lernu Esperanton. Ho! Ne tiom dubu! Ĉu antaŭ 6 jaroj vi estus kredinta ke usonanoj elektus iun kiel s-ulo George Bush?

Pri la respondoj de la delegitoj mi ne surpriziĝas. La ideo de "fina venko" devenas de alia epoko de la mondo. Kion oni povas diri pri tio? En la fruaj jardekoj de la 1900-aj jaroj, se oni volas priskribi ion tute ne eblan oni dirus, "oni pli facile promenus sur la luno ol oni farus tion." Sed en 1969 oni ja faris tion. Ĉu en la 1940-aj jaroj oni povus antaŭvidi tion? Tute ne. Dum la 1950-aj jaroj? Certe por la plejmulto ankoraŭ ne. Oni ne simple ne povas atendi kio ja okazos. Dum Esperanto vivas, la revo vivos ke Esperanto estos monda lingvo -- ke okazos ia "fina venko" kiel Zamenhof eble imagis ĝin.

Do, mi diru sume, Esperantistoj mem neniel povos okazigi ke iu fina venko okazu -- tio bezonos pli grandajn ŝanĝojn -- ŝanĝoj preskaŭ ne imageblaj. Tamen, sen subteni, nutri, kaj kreskigi la esperantistaron, ni povus lasi ke Esperanto mortu. Tion ni ne faru -- la revo de Zamenhof restas nun en niaj manoj nur. Ni ne lasu ke la lumo estingiĝu. Kiom ajn longe ke la eta flamo de Esperanto vivas, la ebleco ekzistas ke iam estu bela, justa, neŭtrala internacia lingvo por ĉiuj. Fakte, komprenu ke ja nun ekzistas. Oni simple devas trovi ĝin kaj lerni ĝin kaj, Jen! Jam fina venko!