TEJO, almenaŭ parte pro la sperto de la nova retpaĝaro de Esperanto-USA, ekuzas Drupal por ties nova retejo. Ili ecx uzas la drupal-temon "Chameleon" sur kiu baziĝis la temo de E-USA. Chuck "amuzulo" Smith, la estro de la teamo kiu faris la laboron, ankaŭ partoprenis la starigon de la E-USA retpaĝaro kaj kunparolis min kelkfoje dum li esploris la kapablojn de Drupal kaj faris la laboron ĉe TEJO.
La nova retpaĝaro de TEJO estas tre pura kaj bela -- estas simpla kun multe da blanka spaco. La teksto, speciale de la ligoj, mi trovas malgrandan, sed TEJO estas ja organizaĵo de junuloj, do por ili verŝajne ne gravas.
Kelkaj gravaj aferoj estas kaŝitaj -- miaopinie Pasportan Servon oni pli facile trovu. Sed mi cxiam emas meti tro su la unua paĝo kaj ĝi estas afero de gusto -- aliaj preferos ke la unua paĝo restu simpla. Oni neniam plaĉos ĉiujn.
La bildoj estas tre profesiaj, trafaj, kaj taŭgaj, sed ili verŝajne ne estas bildoj de esperanto-parolantoj. Ili verŝajne devenis de iu firmao kiu vendas bildojn por reklamoj, ktp. Unu danĝero estas ke iuj el la homoj en la bildoj iam fariĝu fama (aŭ fifama). Alia estas ke oni rekonos la saman bildon ĉe reklamo aŭ alia retpaĝaro kiu pritraktas ion kontraŭ-Esperantan. Antaŭ kelkaj monatoj, Microsoft ekuzis tian bildon, kian oni rekonis de multaj aliaj reklamoj, inter ili por konkurencaj projektoj kaj oni multe mokis Microsoft pro tio.
Kaj, mi devas konfesi, mankas al mi la papago.
---
La retpaĝaro de UEA, kiu estas en stilo tre moda antaŭ 10 jaroj, aspektas nun iomete eksmoda. Samtempe, la retpaĝaro havas klaran, multlingvan, organizon, kiu estas ja malfacila afero. La manko de simboloj kaj unu kolora temo estas gxustigindaj -- la plej granda miskonekto okazas inter la unua paĝo kaj la aliaj paĝoj. Kiam vi estas post la unua paĝo, la organizado estas bona, estas multaj indikiloj pri kie oni estas en la retejo, kiuj tre helpas. Kaj preskaŭ tute mankas bildojn. La plejmulto da homoj trovas bildojn utilaj kaj allogaj por esprimi homan konekton. Kiel loko por trovi informon, la UEA retejo ege taŭgas. Por allogi homojn kaj montri Esperanton kiel io ekkoninda aŭ lerninda, oni evitu la retpaĝaron de UEA.