iu vokas min
mi respondas
Esperante
aliaj miras

ni fibabilas
inter neparolantoj
amuziĝas

mi diras ke mi
parolas esperanton...
kia silento

cxu oni uzu
na la akuzativo?
aux ne uzu gxin?

tri hora disput'
neŭtralecon aŭ ne
kie vi staras?

per la denaska
panjo vokas vin...
amantin'
flustras Esperante

kun verda stel'
mi promenas tra homar'
sen ajna reag'

fremdaj poŝtmarkoj
sur koverto en poŝtkest'
kia rava rev'!