la propra mano
jen ektenas pafilon
kontraÅ­ mia vol'

jen homaj korpoj
pafitaj, eksploditaj
mi murdis ĉiujn

sango sur la man'
kiom ajn mi lavadas
makulas ĉion

kiom malamon
al kiu konas kiel
nur ilin murdi

mi demandas min
kial mi mortigu vin?
kion mi faras?

je ĉiu pa�o
mi rezistas
senefike
kontraÅ­ murdopel'

je la veki�o
konscias eĉ dum dormi
mi mortigis plu

kion mi farus
por esti pura
denove
for la sangon

stari en vico
ku�i en lito
mortigas
ankoraÅ­foje

dum mi kuiras
la sangon de la
murditoj
kirlas kaj kirlas

tiun raketon
mi ne volis aĉeti
infanojn murdis

niajn gefilojn
ni donacas pafilojn
mortigantigas