Veturante, la Zne Majstro kontraŭ subita pluvego rifuĝis en domo de juna familio. En la domo la Majstro manĝis bone, sed notis ke la virino kaj geknaboj estis malfeliĉaj. Li demandis pri la kialo.
"Estas la edzo," diris la virino. "Li vetas. Kiam li malgajnas, li venas hejmen kolera. Kiam li ganas, li elspezas la gajnaĵon por trinkaĵo, kaj venas hejmen ebria. Li batas min, kaj ne provizas por la geknaboj."
"Ho," diris la Zne Majstro. "Eble mi povas helpi vin." Li donis kelkajn spesmilojn kaj diris, "Aĉetu du botelojn da bona vino. Tiam, vi kaj la geknaboj iru al via ĉambro kaj ne eliru ĝis malfrua mateno."
La Zne Majstro aranĝis lian vidbendan kameron.
La viro alvenis hejmen. Trovante la Zne Majstron tie, li kolere demandis la nomon. La Zne Majstro respondis, kaj petis, ke la viro dividu la vinon. Ili trinkis gaje, kaj la viro ekgajiĝis, ekebriiĝis, ekstultiĝis, kaj fine ekdormis sur la planko.
Dum la viro dormis, la Zne Majstro rapide redaktis la vidbendon al kvin-minuta vidaĵo de la plej stulta agado de la viro.
Kiam la viro vekis, li jam forgesis la agadon de la antaŭa nokto. La Zne Majstro montris al li la vidbendon. La viro hontegis. Kiam la Zne Majstro pretis foriri, la viro petis, ke li portu por li la pakaĵojn. La Zne Majstro permesis, ke li faru ĝis unu mejlo. Sed, post tiu mejlo, la viro petis permeson por porti ĝis plua mejlo, kaj poste pluan. Li fakte neniam turnis sin hejmen, kaj oni nomis lin "La viro kiu neniam forturnis."
La edzinon oni nomis, "La virino kiu devis prostitui sin por nutri siajn geknabojn."