Jen rengo verkita cxe la 10-a Internacia Semajnfino Esperantista. Contribuis Steven Brewer, Stefano Farrington, Sally Lawton, Martha Pauig, kaj Paul Ronald).

sur Okema mont'
nebulo kaŝas valon
brilas frua stel'

post dormo kaj mateno
la nebulo forkuras

la Okema sun'
brilas super la nuboj
ni ĉiuj ĝuas

Esperanta amikec'
same koron varmigas

La hundo staras
sen movado ĉe la pord'
Kion atendas?

cervo en la ŝoseo
lastamomenta forsalt'

Oni kunvenas,
venis de multaj lokoj
kun unu celo

vagas de lok' al loko
senvorta infaneto

Super la domo
brua aviadilo...
Kien ĉťi iras?

brua aparateto
kion ĝi vere faras?

Fuĝťas timplene
tra aŭ­tuna arbaro
svelta grizhundo

nigraj pensoj inter la
diverskoloraj arboj

mia folio
jam falis al la tero
estas tre bela