Mi havas jam multajn rolojn: mi estas patro de du filoj, profesoro kaj estro de la la Biologia Komputika Centro cxe la Universitato de Massachusetts, sekretario de la loka Demokrata komitato, delegito de la Universala Esperanto Asocio, vicestro de la biologia fako de la Internacia Akademio de la Sciencoj de San Marino, kaj prezidanto de la Esperanto Societo de NovAnglio (ESNA). Se oni tamen elektas min vicprezidanto de ELNA, mi pretas serioze kaj fidele servi.
Mi eklernis Esperanton en 1989 kaj instruis min mem per libroj. En 1990, mi sukcesis je la supera ekzameno de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto. Dum mi estis doktora studento en Michigan, mi estis aktiva en la lokaj kaj regionaj Esperanto-grupoj, fariĝis la vicprezidanto de la Esperanto Societo de Michigan, kaj organizis la trian Mezlandan Konferencon de Esperanto. Dum la pasintaj 10 jaroj, mi kaj mia frato kune verkas hajkojn en Esperanto sub la plumnomo Istvan Bierfaristo kaj mi foje prelegas pri aŭ hajkoj (al esperantistoj) aŭ Esperanto (al hajko-poetoj).
Kiel prezidanto de ESNA, mi reorganizas la societon ĉirkaŭ lokaj filiaj grupoj. Por mi la plej grava unuo de la Esperanto komunumo estas la loka grupo. Kiam mi unue lernis Esperanton, estis loka grupo kiu subtenis mian intereson kaj provizis kialon studi kaj lerni ĉiusemajne. Ankaŭ kiel prezidanto mi renovigis la TTT-ejon de ESNA, desegnis reklam-kartetojn por informi pri la organizaĵo, kaj starigis du publikajn akceptojn ĉe la NordAmerika Somera Kursaro kaj la Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto, kiuj espereble daŭros kiel tradicioj.
Kvankam lokaj grupoj estas eble plej gravaj, landa organizaĵo devas esti pli ol ties sumo. Landa organizaĵo povas provizi komunajn servojn kiuj lokaj grupoj bezonas sed ne povas provizi por si mem pro siaj malgrandaj skaloj. Tiaj servoj inkluzivas tiujn, kiujn nun oni faras: novaĵleteron, libroservon, kaj peranton por internaciaj instancoj kaj revuoj. Sed ankaŭ ELNA povus kontribui pli al tri gravegaj aferoj: produkti reklamojn por informaj kampanjoj, agi kiel peranto por senimpoŝtaj donacoj por lokaj kaj regionaj celoj, kaj, plej grave, oferti vizion pri kiel membroj povas kontribui al la progreso de la organizaĵo. Sendube estas membroj kiuj pretas partopreni Esperanto-agadon kiu, kun zorgan organizadon, povas kontribui al la renovigon de la Esperanto movado en usono.