I posted the following in the Landa Kongreso Blog

Mi pretas veni al Austin kaj ĉio estas en ordo. Mi aĉetis la flugbiletojn antaŭ monato, sed la ŝoforadon ĝis la flughaveno mi prokrastis ĝis lundo kaj finfine igis la edzinon fari la aranĝojn por mi. La flugbiletojn mi povas aĉeti perkomputile, sed por la ŝoforado oni devas telefonvoki. Bonŝance mi havas edzinon por tiaj aferoj aŭ mi malofte sukcesus vojaĝi.

La lokaj kunvenoj de Amherst Esperanto okazas je merkredoj, do hodiaŭ vespere, Lucy kaj mi vizitis Bart's Ice Cream por vidi kiu partoprenus. Sally Lawton venis kaj ni babilis feliĉe dum horo. La plejmulto de la aliaj estis sendintaj siajn bedaŭrojn ke ili estis okupitaj al la epoŝtlisto. Ni havas sufiĉe viglan grupon nun. Antaŭ dum monatoj la grupo apenaŭ ekzistis sed mi starigis TTTejon, semajnan kunvenon, kaj duonkore disdonis kelkajn reklamojn kaj, Jen! kelkaj homoj ekinteresiĝis kaj komencis veni. Mi devas danki Sylvan Zaft kiu instruis min ke se io estas farinda, indas fari ĝin eĉ malbone.

Morgaŭ mi forlasos la domon ĉirkaŭ la 8a kaj ekvojaĝos al Austin. Laŭeble, mi afiŝos survoje.

It hasn't shown up yet -- I'm not sure I know how to post something with Wordpress. Or maybe stuff just requires approval.


StevenBrewer