Mi intencas partopreni je tiu ĉi renkontiĝo hodiaŭ vespere.


Here's what I posted about the meeting

Mi veturis al Bostono hieraux vespere, renkontis Erinjon, Birke-n, kaj Bertilon cxe la Boston Commons. Ni promenis iomete, haltis cxe Dunkin' Donuts por kafumi kaj babili. Ni vagis tra 'Cxinurbo' gxis la sepa kaj tiam iris al la stacidomo por renkonti Bharat. Bedauxrinde, la auxtubusto pli ol horo malfruis. Ni iom zorgis ke li estis perdita, sed finfine li alvenis kaj ni gxojis trovi lin.

Poste, ni veturis per la T-trajno al Cambridge kie ni renkontis Jakobon kaj mangxis cxe Etiopia restoracio. Jen bildo:

22379039_68086eba84.jpg

Videblas inter ni la komuna plado de kiu ni mangxis per la manoj. Oni prenas pecojn de acida pano kaj uzas tion por kapti iom por mangxi. Preskaux cxio bongustegis.

Ni finmangxis je la 11a kaj mi alvenis hejmen je la 1a matene. Bona renkontigxo!


StevenBrewer