Hodiaŭ vespere, Lucy, Sally, kaj mi veturis al Brattleboro por prelego de Humphrey Tonkin. Tonkin estas sufiĉe konata homo inter esperantistoj -- iama prezidanto de la Universala Esperanto Asocio. Kiam ni alvenis, mi salutis al diversaj homoj kaj tiam sidiĝis ĉe la tablo kie li babilis kun kelkaj amikoj: Bertilo, Birke, Paul, kaj Filipo.
Li avertis nin ke li intencis prelegi ne pri la Esperanta movado, sed anstataŭe volis komenci per tutmondiĝa temo. La usona deklaro de sendependeco estis grava bazo de, ne nur usona penso, sed ankaŭ monda penso. Ĝi estis deklaro de aspiroj, kiujn oni ankoraŭ strebas plenumi: la rajtojn de virinoj, ekzemple. Kaj ĝi alportis ankaŭ problemojn: tio ke ĝi baziĝas de di-donataj rajtoj, ekzemple. Tamen, ĝi estis tre grava, tre influa deklaro kiu ankoraŭ havas gravajn efikojn -- ĝi fariĝis bazon de la deklaro de universalaj homaj rajtoj. Samtempe ke la aspiroj de usono tiel tutmondiĝas, ni, kiel lando, tute ne montras ke ni ankoraŭ aspiras al tiuj idealoj. Per la agoj ĉe Guantanamo Bay kaj Abu Graib, ni montras ne la monto-pintojn de homaj agadoj, sed la plej malbonajn kaj aĉajn. Ni tiel konstruas grandan lernejon en la mondo kaj, anstataŭ demokratio, ni instruas kiel kaj kial kontraŭbatali usonon.
Usonanoj ne bone aŭskultas, li klarigis. Ni bone parolas (la anglan kompreneble) kaj usonanoj kredas ke tiuj, kiuj ne parolas la anglan estis simple stultuloj. Li diris ke esperantistoj foje povus lerni la saman lecionon: tiuj kiuj ne parolas Esperanton oni ofte malestimas.
Ankaux li diris ke kiam oni unue kontaktas fremdulojn, la unua kompreniĝo estas ke ni estas ĉiuj samaj -- ke homoj estas homoj ĉie. Sed estas posta kompreniĝo kiu okazas kiam oni rekonas ke malsamaj kulturoj komprenas la mondon malsame. Tio estas grava kaj oni devas ekkapti tion kaj uzi ĝin por ke estu vera interkompreniĝo inter malsamaj popoloj.
Mi faris al li du demandoj. Dum la prelego mi demandis al li kio okazos pri ĉinio. Laŭ li, la deklaro de universalaj homaj rajtoj vere tutmondiĝas, sed laŭ mi ĉinio ne vere konsentas pri homaj rajtoj same kiel okcidentaj landoj. Samtempe, ĝi inteĝiĝas ekonomie kaj kreskiĝas kiel monda potenco. Estis iom da diskuto pri la demando.
Post la prelego, mi demandis lin ĉu li iam legis la deklaron de sendependenco de Teksaso. Kiam li respondis nee, mi kuraĝigis lin legi ĝin kaj priskribis mian sperton de antaŭ kelkaj semajnoj.
Mi ĉiam tre ĝuas la prelegojn de Humphrey -- li devas esti unu el la plej bonaj oratoroj en esperantujo. Li devis forkuri tuj post la prelego por fari la aranĝojn de nova nitoba simpozio kio okazas ĉe la okazonta UK ĉisemajnfine. Ni ĉiuj dankis kaj salutis lin, kaj deziris al li bonan vojaĝon al Litovio.