Antaŭ kelkaj tagoj, mi vidis recenzon pri interesa libro kaj tiam bonŝance trovis ĝin ĉe la biblioteko: Maĉeta Sezono: La mortigantoj de Rwando parolas. Verkita originale en la franca de Jean Hatfeld, la libro enhavas la vorton de proksimume dek viroj kiuj partoprenadis la murdon de tuta popolo: en malgranda komunumo 50 mil, el 59 mil, homojn, oni mortigis. En la tuta lando, oni kredas ke 800 mil homojn oni mortigis.

La temo interesis min pro tio ke Esperanto iasence baziĝas sur la principo ke interkompreniĝo (ekz. pere de Esperanto) nepre kondukas al paco. Sed jen popoloj kiuj loĝis apudaj (intermiksitaj eĉ) kiuj praktikas la saman religion, aspektas plimapli same, sed duono simple decidas murdi la aliajn (aŭ almenaŭ ne kontraŭis kaj eĉ partoprenis). Estas ja longa historio -- la Tutsioj iam antaŭlonge regis super la Hutuoj, sed dumlonge ili simple loĝis apudaj kiel najbaroj. Sed la Hutua registaro decidis murdi ĉiujn tutsiojn kaj organizis la tutan popolon al la tasko. La dirajoj de la murdistoj estas monstruaj

Foje la viroj revenis de ekspedicio puŝante kaptito antauen. Ili haltigus lin en la merkato. Ili forprenus de li la brakhorlogxon kaj ŝuojn. Foje oni prenus ankaŭ liajn vestaĵojn -- almenaŭ je la komenco de la mortigoj, ĉar poste la forkurintoj estis tiom ĉifritaj ke nenio valoris forprenon.

Tiuj kondamnitaj viktimoj estis kutime konatoj kiuj provis trompi -- ŝajnigi kiel Hutuo, ekzemple. Aŭ homoj kiuj estis riĉaj kaj gravaj antaŭe. Aŭ homoj neŝatitaj pro pasintaj kvereloj.

La mortigantoj kunvokus ĉiujn por rigardi. La virinoj kaj la infanoj kunvenus por vidi. Estus homoj kunportantaj trinkaĵojn kaj infanetoj sur la dorsoj. La mortigantoj fortranĉus la brakoj aŭ kruroj de la viktimo. Ili pistis la ostojn per batilo, sed sen mortigi ilin. Ili volis ke ili daŭru. Ili volis ke la vidantaro lernu de tiuj turmentoj. Laŭtaj vokoj venus de ĉiuj flankoj. Tiuj ĉi festoj estis raraj kaj popularaj.

La murditoj kaj murdistoj oftege konis unu la alian -- ili ne estis fremduloj. Eĉ homoj kiuj ludis je la samaj futbalaj teamoj decidis mortigi la aliajn. Estas timiga kaj nekomprenebla.

Niaj tutsiaj najbaroj -- ni sciis ke ili neniel kulpis, sed ni ĉiuj kredis ke ĉiuj tutsioj kiel kaŭzis niajn konstantajn problemojn. Ni ne plu rigardis ilin unuope; ni ne plu haltis por memori ilin kiel ili estis, ne eĉ kiel kunuloj. Ili fariĝis minaco pli granda ol ĉio, kion ni kune spertis, pli grava ol nia maniero de kompreni en la komunumo. Tiel ni pripensis la aferon kaj tiel ni mortigis je tiu tempo.

Ĉe la fino, la aŭtoro ne havas kialon aŭ lecionon por eviti tion ĉi estontece. Jen estas la homo -- kapabla fari ion ajn.


StevenBrewer