La folklora rakonto pri sxtona supo...
Fremdulo venas al urbeto en la kamparo. (Kiam mi unue auxdis, temis pri soldatoj, sed povus esti iu ajn nekonato). Kiam li sercxas ion por mangxi, la kamparuloj diras al li ke estas nenia mangxajxo en la tuta urbeto. Li cxiam bedauxras ke la homoj havas nenion por mangxi kaj diras al ili ke li baldaux kuiros "sxtonan supon" kaj invitas ilin venu kaj mangxu cxe li. Li ekricevas malplenan grandan kaldronon kaj, dum oni rigardas, metas akvon en gxi. Kun granda montro, li aldonas "specialan" sxtonon kiun li havas kiu (laux liaj vortoj) donos al la supo specialege bonan guston. Dum la akvo bolas, li gustumas gxin kaj parolas pri kiom bona gxi estas kaj estos. "Sed unufoje," li diras. "Mi havis sxtonan supon kun brasiko, kaj tio estis aparte bona." Tiam, unu el la kamparuloj konfesas ke li fakte havas brasikon kaj oni konvinkas lin aldoni. Denove, la fremdulo parolas pli alia bona aldono, kaj alia homo konvinkigxas aldoni tion, kion li havas. Cxe la fino, la tuta urbeto kune kun la fremdulo, havas grandan feston kaj mangxas la sxtonan supon, kiu, cxe la fino enhavas diversajn legomojn, viandojn, ktp. La sxtono, kompreneble estas ordinara sxtono. En multaj rakontoj oni volas acxeti la miraklan sxtonon, sed la fremdulo cxiam rifuzas vendi. La leciono de la rakonto estas ke kiam cxiuj kontribuas ecx iomete, la tutajxo estas pli ol la sumo de la individuaj partoj.