Mi iris al tomato-festo ĉe Ruĝa Fajro bieno hodiaŭ. Hieraŭ dum mia longa bicikla vojaĝo, mi preterpasis la bienon, sed hodiaŭ iris per aŭto. Ĉe la bieno oni havis multajn specojn de tomato kiujn oni kultivas. Oni povus gustumi ĉirkaŭ tridek specojn kaj baloti por la tri plej ŝatatajn. Estis malgrandaj, grandaj, ruĝaj, oranĝaj, verdaj, striitaj, kaj multaj aliaj tomatoj. Mi provis ĉiujn kaj balotis por "Violet", "Truth", kaj "Bloody Butcher" tomatoj.
Estis diversaj aliaj vidindaĵoj: prelegoj pri kuirado, kultivado, kaj muzika grupo. Post mi vagis tra la bieno, mi iris kaj sidis por aŭskulti la muzikon. La grupo estis Valerie and Walter Crockett and the Oxymorons. Ili estis bonegaj! Ili ludas diversajn blusajn kaj folkajn kantojn. Unu el la unuaj malbenis Karl Rove, unu el la plej aĉaj konsilantoj de George Bush. Pluvetis jam kiam ni alvenis, sed des pli longe ni restis, ju pli multe pluvis. Estis vera ŝtormo kiam ni foriris kaj ni malsekegis ĝis ni atingis la aŭton. Bonŝance ke ni ne estis sur bicikloj! Mi aĉetis KD-on de la muziko kaj iom da pano kaj fromaĝo. Ni ankaŭ aĉetis maizon kaj tomatojn -- multajn tomatojn.
Mi dum kelkaj tagoj laboras por ordigi liston de Esperant-lingvaj blogoj ĉe la Terglobaj Voĉoj Vikio. Mi faras ĝin plejparte por reklami al la anglalingvanoj ke ja estas jam esperantistoj tra la tuta mondo.
Mi tre ĝuis English-Only Europe?: Challenging Language Policy. (Ĝi estas havebla ankaŭ en Esperanto). Tre interesa. Baze, li diras ke se oni volas ke ne nur la merkato kaj grandaj firmaoj decidu pri lingva politiko, necesas ke oni zorge pripensi la aferojn kaj decidi kion fari. En unu ĉapitro li parolas pri liaj spertoj pri Esperanto: li iris al konferenco kie oni uzis la anglan kaj la sperto estis terura. Poste, li iris al Esperanta konferenco kaj ne povis ne noti kiom pli bone estis la sperto. Kiam mi estis en Slovakio, mi dubis ke ne-esperantistoj povus vidi kiom mirakla estas Esperanto. Usonanoj plejparte nur rimarkus ke jen kelkaj homoj kiuj parolas fremdan lingvon, kaj ni pripensus la aferon plu. Tre bedaŭrinde.