Mi plejparte restis hejmen ĉisemajnfine. Lucy malsanetis dum la nokto de vendredo kaj, restis en la lito dum la sabata mateno, do mi iris sole por promenigi la hundojn en la urbocentro. Pluvegis. Ni paŝis rapide al la bienista merkato por aĉeti iom da pano. Mi redonis kelkajn bibliotekajn librojn, kaj tiam ni re-eniris la aŭton. Poste ni vizitis du butikoj por serĉi kelkajn aferetojn por ripari la ansoj de la akvoŝprucilo en la bano. Mi ankaŭ haltis ĉe magazeno por aĉeti ion por manĝi dum la tago. Sed post tiam, mi restis kviete hejmen dum la tago.

Hodiaŭ, Charlie devas intervjui por partopreni vojaĝon al Aŭstralio dum la somero kun internacia organizaĵo. Se li sukcesos iri, ĝi estos por li mirinda aventuro.

Mi ricevis longas epoŝton de homo kiu malfeliĉas pro tio ke ARE ŝajne ne plu estos ĉe Okemo. Li divers-kiale preferis Okemon al Silver Bay. Ili ambaŭ havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Mi preferetis Silver Bay, sed al mi ne tiom gravis. La plej grava kialo por ŝanĝi, laŭ mi, estis ke Okemo ne multe zorgis ĉu ni revenu aŭ ne kaj traktis nin same. Mi proponis ke, se li volas ke ĝi estu refoje ĉe Okemo, li kontaktu ilin kaj esploru kion ili ofertus por ke ni revenu. Kostas al Okemo nenion ke ni venu. Se ili volas nin, ili povas oferti ion.


StevenBrewer