Mi partoprenis la Esperanta tagmanĝo ĉe Kembriĝo hodiaŭ por renkonti Adonis Saliba, esperantistoj de Brazilo kiu vizitis la urbon por konferenco kaj restis kelkajn tagojn plu por esti ĉe la urbo kiam la monata kunveno okazis. Malmultaj homoj venis, fakte. Ofte estis almenaŭ dek, sed hodiaŭ ni estis nur ses. (Sep, se vi kalkulas ankaŭ Ginger, la dumonata filino de David kaj Elena). Kvankam ni estis malmulte, Adonis taksis la parolkapablon de la grupo alte. Ni havas viglan diskuton pri diversaj internaciaj tempoj: pri lingvo, politiko, ekonomio, kaj kulturaj aferoj.

62584551_42e6c6d9bb_m.jpg

Adonis donacis al du el ni KD-on de la Brazila muzikista grupo Merlin. Ĝi nomiĝas Por la Mondo kaj estas bona.

Ankaŭ hodiaŭ okazis Demokratan konferencon ĉe UMass. Mi iris kaj pagis, sed povis resti nur horo kaj duono antaŭ mi devis iri por konduki al Bostono. Barney Frank estis la ĉefa prelegisto, sed li ne alvenis ĝustatempe kaj mi, do, mistrafis lin. Mi preterpasis lin dum mi marŝis hejmen. Domaĝe.

Robert Read memorigis min pri Project Gutenberg lastatempe kaj mi intersiĝas pri la ebleco kontribui la libron Esperanto: A Grammar and Commentary. Grupo nun esploras ĉu ni rajtas fari. Mi tre volas ke tiu libro estu havebla per la reto -- estas unu el la plej bonaj libroj pri Esperanto iam eldonita.


StevenBrewer