Iun tagon, la zne majstro kaj studento promenis tra la kamparo.
"Kiaj konoj eblas, majstro?" demandis la studenton.
"Nu," respondis la zne majstro dum li apogis sin kontraux grandan kverkon. "Estas tri eblaj konoj. Jen mi montros ilin al vi. Cxu vi vidas tiun truon en la arbo?"
La studento kapjesis.
"Tiun truon la sxtelistoj uxas por kasxi siajn stelajxojn gxis ili malvarmigxas. Konita. Cxu vi komprenas?"
"Jes, majstro," respondis la studento. "Estas konitaj konoj."
"Bone! Foje, la sxtelistoj sxtelas nenion dum longa tempo kaj la truo vakas. Foje, la sxtelistoj sxtelas multon, kaj la truo plensxtopigxas. Nekonita. Cxu vi komprenas?"
"Jes, majstro," respondis la studento. "Estas nekonitaj konoj."
"Tre bone! Nun, esploru la truon per via mano, kaj mi klarigos al vi la trian konon."
La majstro staris for dum la studento metis la manon en la truo kaj esploris per liaj fingroj la enhavon. Subite li kriis, eltiris lian manon, kaj kuris tien kaj reen cxasita de mil koleraj vespuloj.
"Jen la tria kono," diris la majstro. "Malgxusta. La sxtelista arbo estas tiu apude."