sur la fenestro
verda lacxflugila musx'
printempa sopir'

Ho! Por vera fenestro,
kaj ne tiu ekrano!

Apud la pordo
Atendante printempon
polvaj sandaloj

kaj libroj kaj komputil'
forgesitaj cxehejme

junulara danc'
gxis ritmesxauxma marbord'
l' sablo varmas!

En l' akv' ankoraux dancas,
Nun laux praritmo de l' mar'

El nokto, ritmaj
blekoj de grilo kaj ran'
Ho! Nur de rano!

sorik' momente pauxzas
sencxesa nokta sercxad'

vent' maltrankvila
malvarme sur la vango
unua guto

Auxdu en vento vocxojn
de avaraj spiritoj.

Pasxo post pasxo
Grimpas granitan monton
Iuj guttruoj?

seka lango laboras
jam malplenas botelo

mortintaj arboj
mizere donas ombron
meztaga sunlum'

Bonsortuloj! Neniom
Da arboj cxi-dezerte!

Fintempa rigard'
Je la mortontaj arboj
Termovil' venas

soldatoj en deklivo
spiras, interrigardas

formikoj mortas
ar' turnigxas, movetas
knabo pasxas for

Ombro tie, do suno ...
En man', knab' levas lenson

Cxielrigardad'
Steloj. Neniom verda.
Strig' preterflugas.

Nokt' en Esperantujo...
Tiom da verdaj steloj!

post la semajnfin'
verdaj sximajxoj flosas
trinkunta kafo