Estimataj instruistoj, diligentaj kunordigantoj, bonkoraj studentoj, kuraĝaj komencantoj kaj miaj karaj gesinjoroj de la Esperanto Societo de Nov-Anglio. Mi deziras al vi ĉiuj Bonvenon al la dua jara akcepto de la Esperanto Societo de Nov-Anglio por la Nord-Amerika Somera Kursaro. Nome de la Societo, mi volas esprimi ke ni tre ĝojas ke vi estas ĉi tie por studi Esperanton -- la internacia lingvo.
Lastatempe, mi vidis la retpaĝaron "Learn Not to Speak Esperanto" (Lernu Kiel Ne Paroli Esperanton). Ĝi estis konstruita de Justin B. Rye kiu preskribas -- iom amuzece -- kiel kaj kial oni ne lernu Esperanton. Detale, ĝi esprimas, laŭ la opinioj de la aŭtoro, kial Esperanto estas malbonega internacia lingvo: la vortostoko estas maljusta, kaj ĝi ne vere estas fonetika, kaj tiu ĉi afero estas terura, kaj tiu alia estas fuŝa. Ĝi adade daŭras. Sed mi kredas, kaj verŝajne ankaŭ vi kredas, ke tiu vidpunkto tute mistrafas kio estas Esperanto: Esperanto estas ne nur lingvo -- ĝi estas ideo, sperto, komunumo, kaj persona elekto je certa momento. Plej grave, ĉiu kiu lernas ĝin eltrovas ke Esperanto vere funkcias.
Esperantistoj nomas unu la aliaj "Samideanoj" por vera kialo. Zamenhof ne estis la unua kiu havis la ideon ke komuna lingvo povus konstrui pontojn inter la popoloj de la mondo. Ĉiuj Esperanto-parolantoj verŝajne scias ke Volapükon oni konstruis unue kaj multaj scias pri Solresol, la lingvo konstruita el muzikaj notoj, kiun oni povas kanti aŭ ludi per instrumentoj. La ideo estas bela, ke la homoj de la mondo povus ekhavi komunan lingvon kiu ne favoras unu popolon pli ol alian. Tiu senco de egaleco kaj partoprenado estas vera, kaj okazas pere de Esperanto ĉiutage.
Sed Esperanto ne estas nur ideo. Esperanto ankaŭ estas sperto. Mi kredas ke multaj Esperanto-parolantoj povas atesti je tri aŭ kvar fundamentaj spertoj kiuj okazas al oni dum lerni Esperanton. La unua okazas kiam oni havas la unuan konversacion. Mi lernis Esperanton sole, per libro. Kiam mi translokiĝis al nova urbo, mi eksciis ke estas loka grupo. Kiam mi venis al la unua kunveno, mi partoprenis mian unuan konversacion kaj ĝi estis mirinda sperto: Mi povis kompreni, mi povis parolis, mi povis komprenigi. Mi lernis fremdan lingvon en la mezlernejo kaj altlernejo, sed tio ĉi estis malsama -- estis speciala, estis vere magia momento por mi. La dua sperto okazas kiam vi unuafoje renkontas komencanton kiu studas Esperanton dur dum monato kaj jam ili povas kompreni kaj paroli la lingvon. Estis mirinde kiam vi vidas sian vizaĝon kaj komprenas ke ili havas la saman sperton kiun vi havis -- kaj vi scias ke ne estas nur vi. Alia okazas kiam vi havas veran internacian interŝanĝon: kiam vi iras al kunveno kiu havas homojn de 10 aŭ 15 malsamaj landoj kiuj havas nenian alian komunan lingvon kaj kiu simple kaj facile konversacias. La fina sperto estas partopreni la Universalan Kongreson. Mi ankoraŭ ne faris tion, sed kiam mi parolas al homoj kiuj tion faris, ili ĉiam parolas pri kiam ili vidas, por unua fojo, miloj da esperantistoj, sub la sama tegmento kaj senti ke oni estas vera parto de la Esperanta komunumo -- estas tre impona spektaklo.
Estas tiu senco de komunumo -- la rondo familia -- kiu ligas nin unu al la alia. Sed la komunumo ne okazas nur ĉe la granda kongresoj. Ĝi ankaŭ okazas ĉe la lokaj grupoj. Estas la semajna kunvenoj ĉe la biblioteko kaj kafejo, kie najbaroj povas babili kaj kune studi kaj paroli pri siaj lastaj Esperanto-spertoj kiuj donas valoron al la lingvo lernado.
Justin Rye diras ke oni ne elektu lerni Esperanton, sed li ne proponas aliajn elektojn. Je ĉiu punkto de tempo, vi trovos homojn, kiu kredas ke neutrala kumuna lingvo estas bona ideo. Kaj, kiam oni kontrolas la elektojn, Esperanto ŝajnas la plej bona. Kiel Winston Churchill diris. "Demokratio estas la plej malbona formo de registaro, krom ĉiuj aliaj provitaj." Esperanto havas malperfektaĵojn, sed ĝi funkcias. Kaj iu, kiu provas ĝin nur iomete eltrovas ke ĝi funkcias.
Kaj mi scias kiel aspektas la alian flankon de la monero. Mi studis la hispanan dum 10 jaroj, en la altlernejo kaj kiel bakalaŭra studento. Mi studis dum semestro alilande. Mi scias kia estas klopodi esprimi sin en dua lingvo kun homoj kiuj estas denaskaj parolantoj. Kaj mi scias kiel homoj respondas. Pravas ke estas kelkaj kiuj estas tre afablaj, sed la plejmulto ne estas. Oni mokis min kaj ridis pri mi kaj ŝercis pri miaj eraroj kiuj estas kompreneblaj por denaskaj parolantoj. Kiel mi divenu ke kiam oni diras "Mi esperas ke vi ĝuu vin" al paro da virinoj irontaj al festo, ke tio havus seksajn signifon?
Ni ĉiuj aŭdis ke se iu estas farinda, indas fari ĝin bone. Sed ankaŭ estas vere ke se iu estas farinda, indas fari ĝin eĉ malbone. Esperanto ne estas perfekta, sed por mi, estas farinda -- eĉ malbone.
Esteemed instructors, diligent coordinators, good-hearted students, brave beginners, and ladies and gentlemen of the Esperanto Society of New England. I would like to wish you all welcome to the second annual Reception by the Esperanto Society of New England for the North American Summer Courses. In the name of the Society, I would like to express our great joy to have you here studying the international language Esperanto.
Recently I saw a website "Learn Not to Speak Esperanto" by Justin B. Rye that describes -- somewhat humorously -- how and why not to learn Esperanto. It goes into great detail why, in the author's opinion, Esperanto is a horrible international language: its vocabulary is biased, and it isn't really phonetic, and this feature is awful and that thing is terrible. It goes on and on. But I think, and probably you think, that this perspective misses the whole point about Esperanto: Esperanto isn't just a language -- it is an idea, an experience, a community, and a personal choice at a particular moment in time. But most importantly, everyone who learns it discovers that Esperanto really works.
There is a reason esperantists refer to each other as samideanoj. Zamenhof was not the first to have the idea that a common language could help build bridges between the peoples of the world. All Esperanto speakers probably know that Volapuk came first and many have heard of Solresol, the language created in music notes that could be sung or played on an instrument. The idea is a beautiful one: that the people of the world could have a common language that doesn't especially favor one particular people over another. The feeling of equality and sharing is real and it happens with Esperanto every day.
But Esperanto isn't solely an idea. Esperanto is also an experience. I believe that many Esperanto speakers can atest to three or four fundamental experiences that happen as you learn Esperanto. The first is when they have their first conversation in Esperanto. I learned Esperanto mostly from a book by myself. When I moved to a new town, I found that there was an Esperanto group. When I came to the first meeting, I had my first real conversation in Esperanto and it was an amazing experience: I could understand, I could speak, and I could make myself understood. I had learned a foreign language in high school and college, but this was different -- it was special, it was truly magical moment for me. I think the second happens when, for the first time, you meet a komencanto who's been studying Esperanto for a month and can already understand and speak the language. It's an incredible experience to see the look on their face when they have the same experience you did -- and when you know that it isn't just you. I think the other happens the first time you have a real international exchange: when you go to a meeting that has people from 10 or 15 different countries who share no other common language and who simply converse at ease. The final experience is to attend the Universala Kongreso. I still haven't done that, but when I talk to people who have, they all talk about the power of seeing, for the first time, thousands of esperantists together under one roof and truly being a part of the Esperanto community -- is very powerful.
It is this sense of community -- la rondo familia -- that ties us together. But the community doesn't only happen at the big congresses. It also happens in our local groups. It is the weekly meeting at the library or coffeeshop where neighbors can chat and study together and talk about their recent Esperanto experiences that make the language worth learning. I also get together with people to work on other issues as well as Esperanto: I go to political meetings and union meetings, but my Esperanto meetings are special.
Justin Rye says you should choose not to learn Esperanto, but he doesn't propose any alternatives. But at any point in time, you can find people, who believe that having a common neutral language is a good idea. And, if you look at the options available, Esperanto seems like the best one. It's like what Winston Churchill said, "Democracy is the worst form of government except for all those others that have been tried." Esperanto has flaws, but it works. And anyone who takes just a little while can see that it works.
And I know what the other side of the coin looks like. I studied Spanish for 10 years, in high school and as a Spanish major in college. I spent a semester studying overseas. I know what it's like to try to express yourself in a second language with people who are native speakers. And I know how people respond. It is true that there are some who are friendly, but most are not. I've been mocked and laughed at and made fun of for making mistakes that are obvious to a native speaker. How was I supposed to know that saying "I hope you enjoy yourselves" to a pair of girls going to a party would have sexual connotations?
We have all heard that if something is worth doing, it is worth doing well. But it is also true that if something is worth doing, it is worth doing badly. Esperanto isn't perfect, but for me it has been worth doing -- even worth doing badly.